Listo de plej vendantaj muzikistoj

La plej vendantaj muzikistoj estas artistoj kiuj reklamas vendojn de 75 milionoj da kopioj aŭ plie. La postulitaj vendokvantoj kaj la totalo de atestitaj vendoj (por ĉiu lando) ene de la havitaj fontoj estas vendoj de albumoj, unuopaj albumoj, kompilaj albumoj, muzikfilmetoj same kiel elŝutoj de ĉu unuopaj ĉu tut-longaj albumoj. La artistoj en la jenaj listoj estis listitaj laŭ ties postulitaj kaj atestigitaj vendoj kaj estas rangigitaj laŭ descenda ordo, kun la plej vendintaj pinte. Artistoj kun samaj postulitaj vendoj estas rangigitaj laŭ atestigitaj vendoj. Vendonombroj kiaj tiuj el Soundscan, kiuj estis foje publikigitaj de la gazeto Billboard, ne estis inkluditaj en la kolumno de atestigitaj vendoj. Nuntempe, The Beatles estas konsiderataj la plej vendinta bando baze sur kaj vendopostuloj kaj laŭ atestigitaj vendoj kaj Michael Jackson estas konsiderata la plej vendinta individua (unuopulo) artisto ankaŭ baze sur kaj vendopostuloj kaj laŭ atestigitaj vendoj.

Ĉiuj artistoj inkluditaj en tiu listo, havas atestigitajn vendojn de almenaŭ 20% en atestigitaj unuoj. Pro tio Cliff Richard, Diana Ross, Modern Talking, Charles Aznavour, Bing Crosby, Nana Mouskouri, Deep Purple, Iron Maiden, Tom Jones, The Jackson 5, Dionne Warwick, The Andrews Sisters, Luciano Pavarotti, Dolly Parton, Ozzy Osbourne, Enrique Iglesias kaj aliaj ne estis inkluditaj en tiu listo. La procenta kvanto de atestigitaj vendoj necesa ĉe pli novaj artistoj, signifas, ke artistoj kiaj Rihanna, Taylor Swift, Katy Perry kaj Lady Gaga bezonas havi siajn postulitajn kvantojn eltenitaj de ĉirkaŭ 75% en atestigitaj unuoj. La atestigitaj unuoj devenas el fontoj de disponeblaj retaj datumbazoj de lokaj asocioj de muzika industrio. Notu, ke ĉiuj atestigitaj unuoj estas konvertitaj el Oraj/Platenaj/Diamantaj atestigitaj premioj bazitaj sur kriterioj havigitaj de atestigintaj institucioj.

Postuloj pri atestigitaj vendoj estis intencitaj por eviti false plialtigitajn nombrojn, kio estas ofte praktikta de diskovendaj entreprenoj por propagandaj celoj.[1][2]

  1. (14a de Februaro 2004) NEWSLINE: A Former Music Executive. Nielsen Business Media.
  2. (14a de Februaro 2004) Troubles in Store. Spin Media L.L.C..

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search